Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La leono mallibera

Anstataŭ la senlima imperi',
donita estis pita kaĝ' al li.

Jen en la strikta kaĝ' el krado fera:
reĝ' de l' dezerto, la leon' fiera.

Ho, lasu lin trankvile stari tie,
lin tedi estus ja sakrilegie!

Se la libero estis forprenita,
almenaŭ restu pri ĝi rev' medita.

Se jam la arbon li ne povas tuŝi,
do lasu lin en ties ombro kuŝi.

Jen li rigide kaj majeste staras.
Kia eĉ nun lin digno ĉirkaŭbaras.

Libero, ĉio estis forprenita,
sed la rigard' heroa restis spita.

Li staras firme kiel la piramido pinta,
per siaj sombraj ŝtonoj lin ofte rigardinta.

Zigzagaj liaj pensoj tie vagas,
al la nasktero li sin reimagas,

kies dezertojn iam en komuno
kun li trahurlis muĝe la samumo.

Ho belaj tempoj, ho belega tero!
Sed jen, gardisto haltas ĉe l' karcero,

kaj flugas for la rev' el lia kapo:
ĉi hom' ofendas lin per vergo-frapo.

Lin verg' ordonas! Kaj de tiaj buboj!
ho, Dio de la dioj super nuboj!

Ĉu l' altan kapon tiel li mallevas,
ĉu tian honton li toleri devas?

Kaj la sensenta gapa fipopolo,
jen, eĉ ridegas je ĉi malhonoro.

Kanajloj! Kiel havas vi kuraĝon!
se eble li disrompos sian kaĝon,

li tiel vin dismembros en kolero,
ke eĉ anim' ne restos por l' infero!